Ĉinio restas plej granda industria robotmerkato de mondo
Yu Publikigita: 2024-08-23 15:35:41

“Ĉinio restas la plej granda merkato de industriaj robotoj de la mondo por la 11a sinsekva jaro,” vicministro pri industrio kaj informa teknologio diris ĵaŭde en la iranta Monda Robota Konferenco 2024 en Pekino.

Vicministro Xin Guobin diris, ke donitaĵoj montras, ke en 2023, la ĉina industria robotprodukto atingis 430 000 kompletojn, dum la instalado de nove aldonitaj robotoj de la lando okupis pli ol duonon de la tutmonda merkato dum la lastaj tri jaroj.

Xin aldonis, ke post jardeko da rapida disvolviĝo, Ĉinio fariĝis forta antaŭeniganto de la kresko de la tutmonda robotindustrio.

Xin diris, ke la robota industrio de Ĉinio faris grandan progreson en novigo kaj disvolvado, kaj novaj sukcesoj estis atingitaj en la esploro kaj evoluigo de bionika percepto, kognado, planado kaj regaj teknologioj.

Ĝis julio 2024, Ĉinio posedis pli ol 190 000 efikajn robot-rilatajn patentojn, okupante proksimume du trionojn de la tutmonda totalo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree