Xi: Ĉinio kaj Britio devas resti firmaj kiel partneroj kaj plifortigi dialogon kaj kunlaboron
Yu Publikigita: 2024-08-23 20:41:33

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris vendrede, ke Ĉinio kaj Britio devas resti firmaj kiel partneroj, plifortigi dialogon kaj kunlaboron, kaj profitigi la du landojn kaj la mondon per stabilaj kaj reciprokprofitaj ĉina-britaj rilatoj.

Xi faris la rimarkojn dum telefona interparolado kun brita ĉefministro Keir Starmer.

Xi diris, ke Ĉinio sin devontigas al ĉiuflanka konstruado de forta lando kaj nacia rejunigo per sia modernigo kaj persisto sur la vojo de paca disvolviĝo. Li esperis, ke la brita flanko rigardos Ĉinion objektive kaj racie, kaj diris, ke la tria plena sesio de la 20a Centra Komitato de la KPĈ faris strategiajn planojn por plue amplekse profundigi reformon kaj antaŭenigi ĉinan modernigon. Li diris, ke Ĉinio akcelos disvolvadon de novaj bonkvalitaj produktivaj fortoj kaj antaŭenigos novan industriigon, kio liveros pli da novaj ŝancoj al landoj tra la mondo, inkluzive de Britio. Li aldonis, ke Ĉinio volas fari egalan dialogon kun la brita flanko surbaze de reciproka respekto, plibonigi komprenon kaj reciprokan fidon, plifortigi sinergion de disvolvaj strategioj, vastigi kunlaboron en financo, verda ekonomio, artefarita intelekto kaj aliaj kampoj, profundigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn kaj fari reciprokan profiton kaj kungajnan rezulton la ĉeftono de ĉina-britaj rilatoj.

Starmer diris, ke Britio volas konservi komunikadon kun Ĉinio pri gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kaj kontribui al konservado de sekureco kaj stabileco de la mondo, kaj ke li ŝatus ripeti, ke ne ŝanĝiĝas la longtempa persisto de Britio en la starpunkto pri unu Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree