Antikva mapo rilatas kun Ĉinio je pli ol 400 jaroj
Mirinda Publikigita: 2024-08-23 16:16:59

En 1583 la itala misiono Matteo Ricci vojaĝis trans la oceano kaj alvenis en la prospera urbo Zhaoqing, Guangdong-provinco de suda Ĉinio. En sia sako estis mapo de Eŭropo pentrita de la geografo Abraham Ortelius. Post multaj jaroj, tiu ĉi mapo fariĝis unu el la plej fruaj kolorigitaj mondmaparo de Ĉinio, la "Granda Universala Geografia Mapo”.(Great Universal Geographic Map).

Kvar jarcentoj pasis, en marto de 2014 la eŭropa mapo pentrita de Ortelius estis donacita de tiama prezidanto de Eŭropa parlamento Martin Schulz tiu ĉi antikva mapo al ĉina prezidanto Xi Jinping dum lia vizito al Eŭropo. La signifo de tiu ĉi nacia donaco estas klara: la antikva mapo ne nur estas historia atesto de la Mara Silka Vojo, sed ankaŭ rezulto de la intergriĝo de civilizacioj orienta kaj okcidenta.

De la Silka Vojo al la "Zono kaj Vojo", la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo montris fortan flekseblecon spertante testojn. En la lastaj 20 jaroj post starigo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio, la ekonomiaj kaj komercaj rilatoj inter la du flankoj ĉiam konsolidiĝis. En 2023, EU estis la dua plej granda komerca partnero de Ĉinio, kun komerca sumo de 5,51 duilionoj juanoj (proksime 772,5 miliardoj usonaj dolaroj).

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree