Ĉina ĉefministro Li Qiang diris ĵaŭde, ke Ĉinio pretas kunlabori kun la belorusa flanko por antaŭenpuŝi la altnivelan disvolviĝon de ĉiavetera ampleksa strategia partnereco inter la du landoj.
Li faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun belorusa prezidento Aleksandr Lukashenko en la Palaco de Sendependeco en Minsko.
Li transdonis la korajn salutojn de ĉina prezidanto Xi Jinping al Aleksandr Lukashenko. Li diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Belorusio, malgraŭ ŝanĝiĝo de la internacia situacio, ĉiam montris viglecon kaj vivecon depost la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 32 jaroj.
Li diris, ke la du flankoj persistas en reciproka profito kaj komuna disvolviĝo, kaj ilia praktika kunlaboro rikoltis fruktodonajn rezultojn kaj alportis palpeblajn profitojn al la du popoloj. Li diris ankaŭ, ke la du ŝtatestroj kunvenis en Astano ĉi-julie kaj faris strategiajn aranĝojn pri profundigado de duflankaj rilatoj.
Li aldonis, ke Ĉinio volas kunlabori kun Belorusio por efektivigi la gravan konsenton atingitan de la du ŝtatestroj, senĉese firmigi politikan reciprokan konfidon, profundigi reciproke profitan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi altnivelan disvolvon de la ĉiavetera ampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj Belorusio por pli bone profitigi la du popolojn.
Lukashenko petis Li transdoni lian sinceran saluton al Xi. Rimarkante, ke la du landoj ĉiam firme subtenis unu la alian pri gravaj aferoj koncernantaj la kerninteresojn reciproke, li diris, ke la rilatoj inter Belorusio kaj Ĉinio ĝuas fortan disvolvadon kaj estas en ĉiama maksimumo.
Lukashenko diris, ke Belorusio pretas aktive partopreni en la gravaj tutmondaj iniciatoj proponitaj de prezidanto Xi kaj fari pli grandan progreson de la ĉiavetera ampleksa strategia partnereco de Belorusio kaj Ĉinio.