Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying anoncis, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos al la malferma ceremonio de Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj faros ĉefparoladon en la 5-a de septembro en Pekino.
Hua diris, dum la pintkunveno, Xi prezidos bonvenigan bankedon kaj koncernajn duflankajn okazaĵojn por la gvidantoj de la afrikaj membroj de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj reprezentantoj de koncernaj afrikaj regionaj organizoj kaj internaciaj organizoj invititaj al la pintkunveno.