La Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio anoncis sabate, ke laŭ la invito de membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Oficejo de la Centra Komisiono pri Eksteraj Aferoj Wang Yi, usona konsilisto pri nacia sekureco Jake Sullivan vizitos Ĉinion de la 27a ĝis la 29a de aŭgusto kaj la du flankoj okazigos la novan ĉina-usonan strategian komunikadon.