La gubernio Changting de la provinco Fujian iam suferis de tererozio kaj dezertiĝo. En la pasintaj pli ol 20 jaroj, la loko senĉese esploris rimedojn por regi tererozion. Nun la gubernio multe ŝanĝiĝis kaj la arbara kovrado proksimiĝis al 80%. Cetere la gubernio sufiĉe utiligis fruktojn de la tererozia regado kaj per verda disvolviĝo, science evoluigis ekonomion sub arbaro kaj fruktarboj, por ke la arbaro estos rezervejo de akvo, mono, grundo kaj karbono. La rakontoj de Changting vivplene eskplikas la koncepton “verdaj akvoj kaj montoj estas oraj kaj arĝentaj montoj”.