Fu Cong, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris ĵaŭde, ke batalhalta intertraktado kaj politika solvo estas la fundamentaj rimedoj por solvi la palestinan demandon.
“Oni devas rimarki, ke blinda fido al atingo de kompleta venko en Gazao nur viktimigos pli da senkulpaj civiluloj kaj ne povos krei la kondiĉojn por liberigo de ostaĝoj nek alportos pacon aŭ trankvilon al Israelo kaj la regiono,” Fu diris en informado pri la situacio en Mezoriento, inkluzive de la palestina demand, okazigita de la Sekureca Konsilio de UN.
Fu diris, ke la Sekureca Konsilio de UN, la Internacia Kortumo kaj aliaj en la internacia komunumo plurfoje faris klarajn alvokojn por batalhalto kaj fino de la batalo, sed Israelo turnis surdan orelon al ili kaj montris neniun signon de cedo al tiuj vokoj.
Fu aldonis, ke pli ol du monatojn post la adopto de la Rezolucio 2735 de la Sekureca Konsilio, la israelaj militaj operacoj en Gazao daŭre kaŭzas novajn viktimojn ĉiutage. Samtempe, la ripetaj provokaj kaj aventuraj agoj de la israela flanko intensigis la riskon de disvastiĝo de konflikto.