Oficisto de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj parolis pri vizito de Jake Sullivan en Ĉinio
Mirinda Publikigita: 2024-08-25 15:43:15

La Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio anoncis sabate, ke laŭ la invito de membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Oficejo de la Centra Komisiono pri Eksteraj Aferoj Wang Yi, usona konsilisto pri nacia sekureco Jake Sullivan vizitos Ĉinion de la 27a ĝis la 29a de aŭgusto kaj la du flankoj okazigos la novan ĉina-usonan strategian komunikadon. En la 25a de aŭgusto, respondeculo pri eŭropaj kaj usonaj aferoj de Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj konigis koncernan situacion.

La respondeculo diris, ke strategia komunikado inter direktoro de la Oficejo de la Centra Komisiono pri Eksteraj Aferoj kaj usona konsilisto pri nacia sekureco estas grava konsento atingita de la intervidiĝo de la du ŝtatestroj en Bali-insulo novembre de 2022. Post tiu renkontiĝo, Wang Yi kaj Jake Sullivan faris tri strategiajn komunikojn esencajn kaj konstruivajn respektive en Vieno, Malto kaj Bankoko akj akiris pozitivajn fruktojn.

Tio estas ankaŭ la unua vizito de Jake Sullivan al Ĉinio post ok jaroj kiel usona konsilisto pri nacia sekureco kaj estas grava rimedo por efektivigi la konsentojn en la San-franciska renkontiĝo de la du ŝtatestroj. Post tiu renkontiĝo, la du flanko tenas kontakton en diplomatio, financo, leĝplenumo, klimatŝanĝiĝo kaj inter la du armeoj, ankaŭ multiĝis la interpopolaj interŝanĝoj inter la du landoj. Samtempe Usono plue donas premon kaj haltigas Ĉinion, kion Ĉinio firme oponas kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ankoraŭ troviĝas en ŝlosila momento de malsubiĝo al stabiligo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree