La politiko pri industria subvencio de EU por "nova triopo" realigita en la nomo de verda transformiĝo: la realeco de protektismo en la nomo de "justa komerco"
Lucia Publikigita: 2024-08-25 11:12:48

Lastatempe, Ĉina Universitato de Politika Scienco kaj Juro publikigis analizan artikolon titolitan "La politiko pri industria subvencio de EU por ‘nova triopo’ realigita en la nomo de verda transformiĝo", analizante kaj ordigante la politikon "nova triopo" de EU el la perspektivo de historia evoluo, por amplekse malkaŝi la plenan bildon de la koncernaj rimedoj de EU kaj la esencon de ĝia subvencia politiko efektivigita en la nomo de verda transformiĝo. 

La 20-an de aŭgusto 2024, la Eŭropa Komisiono publikigis finan decidon pri la kontraŭsubvencia enketo al la pasaĝeraj elektraj veturiloj de Ĉinio (AS689) kaj planis trudi kompensajn impostojn de 17%-36,3% al ĉinaj eksportfirmaoj (la aparta imposto de Tesla estas 9%).

La artikolo montris, ke malantaŭ la movo de EU estas kapti la iniciaton en nova raŭndo de tutmonda ludo por trakti klimatan ŝanĝiĝon kaj atingi verdan transformiĝon. En la lastaj jaroj, multaj landoj faris la "novan triopon" (fotovoltaikaj produktoj, elektraj veturiloj kaj litiaj baterioj) prioritato de sia industria disvolvado, kaj la Eŭropa Unio estas unu el la tipaj reprezentantoj. Dum EU forte kondamnas la subvenciojn efektivigitajn de la usona "Leĝo pri Redukto de Inflacio", ĝi ankaŭ pliigas siajn subvenciojn por la "nova triopo" en la lando.

La artikolo montris ankaŭ, ke dum EU vigle disvolvas kaj subvencias sian propran industrion de "nova triopo", ĝi alprenis diskriminaciajn limigajn rimedojn kontraŭ similaj produktoj el aliaj landoj. Pripensindaj estas ĝiaj veraj intencoj. Multaj membrolandoj de EU, organizoj kaj kompanioj de aŭtoindustrio, pensfabrikoj kaj kleruloj esprimis siajn opiniojn, substrekante, ke tiu kontraŭsubvencia rimedo estas protektismo en la nomo de "justa komerco" kaj ke EU ne devas timi konkurencon pen antaŭenigo de la industria disvolvado de elektraj veturiloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree