Proparolanto de Ĉina Mara Gvardio parolis pri intenca kolizio de filipina ŝipo kontraŭ ĉina gvardia ŝipo
Mirinda Publikigita: 2024-08-25 18:08:41

Dimanĉe proparolanto de Ĉina Mara Gvardio Gan Yu diris, ke en la 25a de aŭgusto, la filipina ŝipo n-ro. 3002 obstine transportis materialojn al la filipina margvardia ŝipo n-ro. 9701 restanta en la Xianbin-rifo de la Nansha-Insularo de Ĉinio, ignorante fojfojan persvadon kaj alarmon de ĉinaj margvardistoj. La Ĉina Mara Gvardio laŭleĝe praktikis regon de akcidentokaŭzinta ŝipo de Filipinoj. Je la 14a horo kaj 12 minutoj, la filipina ŝipo n-ro 3002 rifuzis la regon kaj intence koliziis kontraŭ la ĉina gvardia ŝipo 21551, kiu funkcias normale, kio kaŭzis kolizion kaj Filipinoj portas la tutan respondecon. Por humana konsidero, la ĉina flanko en la unua momento savis filipinojn falintajn en la akvojn. La ĉina flanko serioze postulis al Filipinoj tuj haltigi intencan agon, alie ĝi respondecos pri ĉiuj rezultoj kaŭzotaj de la ago.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree