Ĉinio firme kontraŭas la agon de la usona flanko meti kelkajn ĉinajn entojn en sian "liston de eksporta kontrolo", proparolanto de la Komerca Ministerio de Ĉinio diris dimanĉe.
La proparolanto faris la rimarkojn en respondo al amaskomunikila demando pri tio, ke la usona Departemento de Komerco lastatempe metis kelkajn ĉinajn entojn en sian eksportan kontrolan "liston de entoj" sub tiel nomataj rusaj senkulpigoj.
La proparolanto diris per reta deklaro, ke la ago estas tipa unuflanka sankcio kaj longbraka jurisdikcio.
Ĝi subfosas la internacian komercan ordon kaj regulojn, malhelpas normalajn internaciajn ekonomiajn kaj komercajn interŝanĝojn, kaj influas la sekurecon kaj stabilecon de la tutmondaj industriaj kaj provizoĉenoj, laŭ la deklaro.
La usona flanko devas tuj ĉesigi siajn malĝustajn agojn, diris la proparolanto, aldonante, ke Ĉinio prenos necesajn rimedojn por firme protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj.