Dimanĉe ĉina ĉefministro, konstanta membro de Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Li Qiang vizitis kaj inspektis la Mondan Robotan Foiron 2024.
Li akcentis profunde efektivigi gravajn instrukciojn de ĝenerala sekretario Xi Jinping pri la robota industrio, profunde kapti la disvolvan tendencon kaj gravan oportunon de roboto, forte antaŭenigi sciencteknikan novigon kaj industrian disvolviĝon de robotoj, rapidigi kultivadon de novkvalita produktforto, krei novan movenergion kaj novan superecon kaj senĉese multigi bonfartojn de la popola vivo.
En Pekino okazas la Monda Robota Konferenco 2024 kun la ĉeftemo “kune kulturi novkvalitan produktforton kaj kune dividi novan intelektan estontecon”. Li Qiang vizitis pavilonojn de la Monda Robota Foiro 2024 kaj vizitis eksponajn zonojn de entreprenoj kaj institucioj kaj konversaciis kun koncernaj respondeculoj por demandi pri produktaj detaloj, teknika nivelo kaj aplikado.