Ĉi tiu fervojo harmonie ekzistas kun sovaĝaj bestoj
Ema Publikigita: 2024-08-26 15:35:42

En Kenjo, la orientafrika savano kaj la hejmo de la "Granda Migrado de Bestoj”, ekzistas la Mombasa-Najroba Fervojo, la unua moderna fervojo de Kenjo en jarcento kun la longeco de 472 kilometroj. La fervojo trapasas la Nacian Parkon Tsavo, la plej grandan naturan rezervejon de Kenjo. Por protekti la normalan migradon de bestoj, estas 14 pasejoj por grandaj sovaĝaj bestoj kaj 79 pontoj laŭ la tuta Mombasa-Najroba Fervojo. Ĉiuj pasejoj altas pli ol 6,5 metrojn por grandaj bestoj kiel elefantoj kaj ĝirafoj. Krome, laŭ la fervojo, estas kulvertoj ĉe la riveretoj por faciligi bestojn kiel zebroj trinki akvon kaj faciligi ankaŭ malgrandajn bestojn trapasi la fervojon. La fervojo kaj sovaĝaj bestoj kune pentras verdan ekologian bildon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree