Ĉinio profunde efektivigas la strategion “prosperigi la landon per scienco kaj edukado, potencigi la landon per talentuloj kaj stimuli disvolviĝon per novigo”, stimulas la novigan kaj krean kapablon de la tuta socio, rapidigas kultivadon de novkvalita produktforto kaj liveras fortan energion al ĉina modernigo. De 5G al artefarita intelekto, de pura energio al biotekniko, Ĉinio senĉese rapidigas siajn paŝojn de sciencteknika novigo.
Profesoro Mohamad Sawan de Okcidentlaga Universitato
Kutime estas laboratorio elektronika aŭ biolaboratorio por esploro de cerbo kaj komputilo, estas malofte havi ambaŭ laboratoriojn kiel mi. Do, mi estas en la ĝusta tempo kaj en la ĝusta loko. La sistemo estas establita por stimuli la homojn altigi produktforton kaj kreivan kapablon.
Shakeel Ramay, ĉefa direktoro de Pakistana Esplora kaj Disvolva Instituto de Azia Ekologia Civilizacio
Ĉinio fokusiĝas pri la altkvalita disvolviĝo, donas forton al novigo kaj difinis bonan celon por la teknologia disvastigo. Se Ĉinio pluapaŝe profundigos reformon, kreos novajn favorajn mediojn, ĝi realigos la celon de kreskigo de enlanda malneta produkto je 5% en 2024 laŭ mia opinio.
Denis Simon, speciala esploristo de Instituto pri Ĉina-Usonaj Studoj
Ĉinio iĝos ekonomio kun pli noviga akcelilo. Do el elektroveturilo, spaca plano, bioteknologio de Ĉinio, mi povas trovi esencajn progresojn de la lando. Tio dankas al malfermo de Ĉinio, al reveno de multaj erudiciuloj el eksteraj landoj, kaj ankaŭ al novaj politikoj por perfektigi la esploran sistemon.
Mohammad Ali Rashed Lootah, prezidanto kaj ĉefa direktoro de Dubaja Komerca Ĉambro:
Ĉinio okupas antaŭan lokon en multaj novaj teknologioj. Ni vidas, ke multaj novaj atingoj venas el Ĉinio. Ni rimarkis, ke pli kaj pli multaj ĉinaj sciencteknikaj kompanioj eniris la urbon. Kaj pli interese estas, ke multaj el ili estas mezaj kaj malgrandaj entreprenoj. Mi pensas, ke estas grave interagi kun ĉinaj sciencteknikaj entreprenoj.