La 24a Ĉina Internacia Foiro por Investo kaj Komerco okazos en la urbo Xiamen de la provinco Fujian de la 8a ĝis la 11a de septembro. En la gazetara konferenco de la Oficejo pri Novaĵoj de la Ŝtata Konsilantaro lunde, respondeculo konigis, ke la foiro elstarigos ĉeftemon “investo en Ĉinio” kaj adaptiĝos al la tutmonda tendenco de translanda investo kaj transsendos pozitivajn signalojn de kunlaboro kaj kungajno.
Laŭ konigo, la foiro aktive esploros novan manieron de altiro de investo, planos serion da delikataj aktivadoj akcelantaj investon kaj samtempe altiros pliajn antaŭajn entreprenojn de internacia financo, planos diversajn aktivadojn altirante financon kaj kapitalon por doni energion al plivastigo de investa kunlaboro.