Lunde laŭ la loka tempo en la bangkoka rondtabla kunveno de la Boao-a Forumo por Azio, prezidanto de la konsilio de la forumo Ban Ki-moon deklaris, ke la jarkunveno de 2025 de Boao-a Forumo por Azio okazos de la 25a ĝis la 28a de venonta marto en Boao, Hainan-provinco.
Ban diris, ke nun la monda ekonomio malrapide revigliĝas, regionaj konfliktoj serioziĝas, daŭripova disvolva celo de UN malrapide efektiviĝas, la homa socio frontas al multaj komunaj defioj. Azio ludas gravan rolon en protekto de monda paco kaj akcelo de tutmonda disvolviĝo. La jarkunveno de 2025 de Boao-a Forumo por Azio fokusiĝos en disvolvo de Azio kaj donos atenton al gravaj problemoj de la mondo, antaŭenigos al la internacia komunumo fortigi solidarecon kaj kunlaboron, strebante al komuna disvolviĝo kaj kreante komunan estontecon.