Kribi, situanta sur la Golfo de Gvineo en Afriko, estas konata kiel la "Blua Marbordo" de Kamerunio. La Kribi-profundakva haveno estas grava infrastrukturo, kiu antaŭenigas la ekonomian kreskon de Kamerunio. En 2002, la ŝoseo Kribi-Rolabe kune konstruita de Ĉinio kaj Kamerunio estis oficiale malfermita al trafiko, ligante la Kribi-profundakvan havenon kun la urba regiono de Kribi, malfermante gravan kanalon por la transportado de havenaj kargoj norde kaj oriente de Kamerunio, kaj antaŭenigante la disvolviĝon de industriaj zonoj kaj la integriĝon de havenoj kaj urboj, multe plibonigante la efikecon de homaj interŝanĝoj kaj transportado de materialoj.