Ĉinio kaj Usono komencis novan strategian komunikadon
Mirinda Publikigita: 2024-08-27 20:39:59

Wang esprimis bonvenon al Jake Sullivan por la unua vizito al Ĉinio kiel prezidenta konsilisto. La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono rilatas al la landoj kaj al la mondo. En la pasintaj jaroj, la dulandaj rilatoj estas plenaj de zigzagoj. Sub strategia gvidado de prezidanto Xi Jinping kaj prezidento Joe Biden, ni realigis renkontiĝojn en Bali-insulo kaj San-Francisko, dume la spertoj estas resumindaj kaj la lecionoj estas lernindaj kaj la ŝlosilo estas fiksi la ĝeneralan direkton de reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kunlaboro kaj kungajno.

Wang diris, ke bone efektivigi la interkonsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj en San-Francisko estas komuna devo de ambaŭ flankoj kaj ĉefa tasko de ĉifoja strategia komunikado. Li atendas, ke la du flankoj faros profundan komunikadon en venontaj du tagoj kaj esperas, ke la komunikado same kiel antaŭe estos strategia, esenca kaj konstruiva kaj antaŭenigos la ĉina-usonajn rilatojn iri al “san-franciska perspektivo” venkante ĝenojn kaj senigante obstaklojn kaj vere realigos stabilan, sanan kaj daŭripovan disvolviĝon.

Jake Sullivan diris, ke li atendas fari efikan dialogon kun Ĉinio pri vastaj temoj per la strategia komunikado kaj bone efektivigi la interkonsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj.  


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree