Laŭ la invito de membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de la Oficejo de la Centra Komisiono pri Eksteraj Aferoj Wang Yi, usona konsilisto pri nacia sekureco Jake Sullivan vizitos Ĉinion de la 27a ĝis la 29a de aŭgusto por nova ĉina-usona strategia komunikado.
Posttagmeze marde Jake Sullivan atingis Pekinon por sia vojaĝo en Ĉinio. Tio estas lia unua vizito post 8 jaroj kaj la unua vizito dum lia servo kiel prezidenta asistanto kaj grava rimedo por efektivigi konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj en San-Francisko.