Antaŭtagmeze marde, en Pekino okazis la 29a kunveno de prezidanto de la 14a Konstanta Komitato de Nacia Popola Kongreso, Zhao Leji prezidis la kunvenon.
La kunveno decidis, ke okazos de la 10a ĝis la 13a de septembro la 11a kunveno de la 14a Konstanta Komitato de Nacia Popola Kongreso.
La kunveno diskutis pri analiza raporto de la financa kaj ekonomia komitato de la Nacia Popola Kongreso pri la ĉijara ekonomio kaj diskutis pri laborraporto pri plendaj leteroj de popolanoj ricevitaj de organoj de la Nacia Popola Kongreso depost februaro ĉijare.