La haveno de Bata en Ekvatora Gvineo estis konstruita en la malfruaj 1960-aj jaroj. Ĉirkaŭ 30 000 normaj unuoj de konteneroj estis traktitaj ĉe la havenoj per nur kvar ankrejoj pro la malbona stato dum jaroj kaj manko de modernaj grandskalaj ŝarĝaj kaj malŝarĝaj ekipaĵoj. En 2009, Ekvatora Gvineo komencis kunlabori kun Ĉinio por renovigi kaj vastigi la malnovan havenon Bata, aldonante pli ol dek ankrejojn al la haveno, same kiel vojojn, kontenerajn kortojn, transformatorajn substaciojn kaj aliajn subtenajn konstruaĵojn. Post kiam la nova haveno estis finkonstruita en 2016, la ĉiujara kapacito de konteneroj atingis 250 000 normaj unuojn, kio multe plibonigis sekurecon kaj funkcian efikecon kaj liveris novajn oportunojn por loka ekonomia disvolviĝo.