Marde en Singapuro, la Monda Organizo pri Intelekta Proprieto publikigis anticipan raporton de la “Raporto pri novigaj indicoj de la mondo 2024”. La raporto diras, ke Ĉinio refoje okupas la unuan lokon inter cent monde plej potencaj sciencteknikaj novigaj grupiĝoj en sinsekvaj du jaroj.
La raporto montras, ke Ĉinio havas 26 monde potencajn sciencteknikajn novigajn grupiĝojn kaj pasintjare la cifero estas 24. Sekvas Usono kun 20, Germanio kun 8, kaj Hindio kaj Sud-Koreio respektive kun 4.