La 28an de aŭgusto inaŭguriĝis la Ĉina Internacia Ekspozicio de Datumara Industrio 2024. Preskaŭ 80 fremdlandaj entreprenoj el 33 landoj kaj regionoj montras siajn novajn teknikojn, produktojn, projektojn kaj aplikaĵojn en datumaro.
Laŭ informo, la ekspozicio ĉirkaŭ la strategioj de “cifereca silka vojo” kaj “konstruado de cifereca Ĉinio” altiris entreprenojn el Egiptio, Aŭstralio, Pakistano, B razilo, Belgio, Germanio, Rusio, Francio, Kolombio, Nederlando, Kanado, Malajzio, Usono, Britio, Svisio, Hispanio, Turkio kaj aliaj. Monde konataj entreprenoj inkluzive de GTEC, Zenith Services, Canonical montras serion da novigaj produktoj kaj sciencteknikaj fruktoj.