Lastatempe aziaj elefantoj de Xishuangbanna de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio refoje engrupe vagadis. Sub protektado de lokaj policanoj kaj monitoroj 42 elefantoj ĝoje ludis survoje kaj fine sekure revenis al la rezervejo. Antaŭ tri jaroj, 15 aziaj elefantoj vojaĝis kvar monatojn de tiu loko kaj fine revenis al la hejmo sub helpo kaj gvidado de la homoj. Tiaj rakontoj vekis atenton de la homoj tra la mondo.
Laŭ konigo de Xiong Chaoyong, vicestro de la administra centro pri protektado de aziaj elefantoj en Xishuangbanna, Yunnan, dank’ al klopodo de diversaj flankoj, elefantoj harmonie kunekzistas kun lokanoj kaj la homoj volonte protektas la aziajn elefantojn. “Alilandaj samfakuloj ofte laŭdis nin pro instalaĵoj, homoj, kapitaloj kaj la profesia nivelo de adaptiĝa trejnado pri elefantoj en la natura medio.”
La loko establis la plej grandan rezervejon de sovaĝaj biologiaj specioj de Azio kaj kunlaboras kun diversaj landoj kaj internaciaj organizoj por fari rezervadon kaj mondan esploron de speciaj resursoj. La ekologia protektado jam profunde semiĝis en la koron de ĉinoj. Fakte protekti la ekologian medion estas protekto de produktforto, kaj plibonigi ekologian medion estas evoluigi la produktforton.
En la vilaĝo Dakalao en la gubernio Mengla de Xishuangbanna, vilaĝanoj uzis lokajn resursojn por evoluigi enarbaran ekonomion, plantis pulherbon, kiu povas preventi moskitojn, senigi pulojn kaj servi por produkti esencan oleon. En 2023 la vilaĝo per la esencolea industrio multigis enspezon de 750 mil juanoj. La sukcesa kazo de “pulherbo” estis montrita en la kunveno de la 15a konferenco de subskribintoj de la Biodiverseca Konvencio en Kanado, 2022 .
Estis establita la monde plej granda kaj plej kompleta novenergia industria ĉeno, energiokonsumo de enlanda produktvaloro kaj kvanto de karbona ellaso en 2023 malpliiĝis respektive je 26% kaj 35% kompare kun 2021, instalita kapacito de regenerebla energio okupas 53,8% de la totala instalita kapacito de generatoroj en la lando ĝis la fino de la kuranta junio…Ĉinio jam estas grava forto de la monda verda transformiĝo. Internaciaj analizistoj opinias, ke Ĉinio sin dediĉas al kunordiga antaŭenigo de ekonomia disvolviĝo kaj media protektado, tio havas lernindan signifon por aliaj landoj.
La rakontoj pruvis, ke Ĉinio strebas al modernigo de harmonia kunekzisto inter la homoj kaj la naturo. En la estonteco, Ĉinio alportos pli multe da verdo al la monda disvolviĝo kaj kontribuos pli multe da ĉinaj projektoj al monda ekologia regado.