Ĉinio publikigis blankan libron “Energia Transformiĝo de Ĉinio”
Mirinda Publikigita: 2024-08-29 13:13:54

Ĵaŭde la Oficejo pri Novaĵoj de ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis la blankan libron “Energia Transformiĝo de Ĉinio”. 

La blanka libro havas ses partojn, kiuj estas la vojo de la energia transformo de Ĉinio en la nova epoko, fundamento de verda energia konsumo, rapida konstruado de nova energia provizosistemo, plenforta disvolvado de nova energia novkvalita produktforto, akcelo de modernigado pri energia administrado, kaj konstruado de komunuo de komuna estonteco por la homaro.  

La blanka libro rimarkis, ke rapidigo de energio-transformado kaj disvolvo, realigo de daŭripova energio-uzado, kontinua plibonigo de bonfarto de la homoj, kaj livero de movforto por la monda ekonomio jam estas komuna kono de ĉiuj landoj. Ekde la 18-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la energio de Ĉinio eniris novan fazon de altkvalita disvolvo. En 2014, ĝenerala sekretario Xi Jinping proponis novan energi-sekurecan strategion de "kvar revolucioj kaj unu kunlaboro", kiu estas antaŭenigo de revolucio de energio-konsumado, revolucio de energia konservo, revolucio de energia teknologio, revolucio de energia sistemo, kaj kompletan plifortigon de internacia kunlaborado, kio indikis la direkton por energia disvolvo en la nova epoko.

La blanka libro rimarkis, ke Ĉinio ellaboris mezperiodan kaj longtempan disvolvan planon. Ĝis 2035, Ĉinio baze atingos socialisman modernigon, formos verdan energian produktadon kaj konsuman formon, rapidigos la transiĝon de nefosiliaj energioj al ĉefa energio, kaj liveros fortan subtenon por energia transformado per nova energia sistemo. La celo de bela Ĉinio estos fundamente atingita. En la mezo de ĉi tiu jarcento, Ĉinio komplete konstruos socialisman modernan potencon, konstruos puran, malaltkarbonan, sekuran kaj efikivan novan energisistemon, atingos la monde progresintan nivelon en energia aplikado kaj faros el ne-fosilia energio la ĉefan fonton de energio, subtenante la celon por atingi karbonneŭtralecon antaŭ 2060.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree