Ĵaŭde Ĉina Interreta kaj Informatika Centro (CNNIC) publikigis la 54-an “Statistikan Raporton pri Ĉina Interreta Disvolviĝo”. La raporto montras, ke ĝis junio de 2024 la nombro de Interretuzantoj en Ĉinio estis preskaŭ 1,1 miliardoj, kaj do kreskis je 7,42 milionoj kompre kun tiu en decembro de 2023, kaj la interneta populara proporcio estis 78%. En la unua duono de 2024, la interreta industrio de Ĉinio konservis bonan disvolvan tendencon, bazaj resursoj de interreto solidigis la bazon por disvolvo, cifereca konsumado stimulis internan postulon, diĝita aplikado ellasis novigan viglecon kaj pli da homoj sin ligis kun la Interreto por dividi la oportunon kaj profiton de la cifereca epoko.