Ĵaŭde estis publikigita blua libro de 2024 “La Raporto pri la Disvolvo de Kuna Konstruado de la Zono kaj Vojo de Ĉinio kaj Afrikaj Landoj”. La raporto montras, ke Ĉinio konservis sian pozicion kiel la plej granda komerca partnero de Afriko dum 15 sinsekvaj jaroj, kaj la proporcio de ĉina-afrika komerco en la totala ekstera komerca sumo de Afriko daŭre pliiĝis.
La raporto estis redaktita de la oficejo de gvidgrupo pri konstruado de Zono kaj Vojo kaj Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komisiono kun koncernaj departementoj, kiu celas sisteme resumi disvolvajn efikojn kaj gravajn punktojn de kunlaboro en kunkonstruado de la Zono kaj Vojo de Ĉinio kaj afrikaj landoj kaj doni perspektivon al bela estonteco de praktika kunlaboro inter ambaŭ flankoj.
Laŭ konigo, ĝis fino de junio, Ĉinio praktikis nulimposton al 98% de produktoj el 27 plej subevoluintaj landoj de Afriko, subskribis interkonsenton pri akcelo kaj protekto de investo kun 34 afrikaj landoj kaj interkonsenton pri evito de duobla imposto kun 21 afrikaj landoj.