Xi Jinping intervidiĝis kun Jake Sullivan
Mirinda Publikigita: 2024-08-29 18:17:43

Posttagmeze ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun usona prezidenta konsilisto pri nacia sekureco Jake Sullivan en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke fronte al la internacia situacio kun tumulto, ĉiuj landoj devas solidare kunlabori, sed ne devas kontraŭstari kaj apartiĝi, la popolo deziras malfermon kaj progreson, sed ne volas blokadon kaj malprogreson. Kiel du grandaj landoj Ĉinio kaj Usono devas respondeci pri la historio, la popolo kaj la mondo, kaj servi kiel stabiliga fonto de monda paco kaj akcelilo de komuna disvolviĝo.

Kvankam multe ŝanĝiĝis la propraj situacioj de ambaŭ flankoj kaj la rilatoj inter la du landoj, tamen ne ŝanĝiĝis la celo de Ĉinio ĉiam sin devontigi por stabila, sana kaj daŭripova disvlvo de la ĉina-usonaj rilatoj, ne ŝanĝiĝis la principo de reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kunlaboro kaj kungajno por trakti la rilatojn inter la du landoj, ne ŝanĝiĝis la starpunkto por firme protekti la suverencon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn kaj ne ŝanĝiĝis la klopodado de la du popoloj por daŭrigi la tradician amikecon inter la du landoj. Li esperas, ke Usono iru en la sama direkto de Ĉinio, traktu Ĉinion kaj ĝian disvolviĝon kun pozitiva kaj racia sinteno, rigardu disvolviĝon de alia flanko kiel oportunon, sed ne defion, kaj trovu ĝustan kunekzistan vojon por la du landoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree