Xi Jinping respondis leteron de afrikaj erudiciuloj
Mirinda Publikigita: 2024-08-30 19:37:54

La 27an de aŭgusto ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de erudiciuloj el 50 afrikaj landoj, stimultante ilin plue liveri intelektan subtenon por konstrui plialtnivelan komunumon kun komuna estonteco por Ĉinio kaj Afriko kaj protekti komunajn interesojn de “tergloba sudo”.

Xi diris, ke antaŭ nelonge, sukcese okazis la 3a plena sesio de la 20a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu klarionis la epokan marŝon al plua profundigo de reformo kaj malfermo de vasta perspektivo de ĉina modernigo. Ĉinio, kiu strebas al paca disvolvo kaj metas neŝanceleban fidelon al reformo kaj malfermo, certe pluapaŝe fortigos la mondan pacon kaj internacian justicon kaj kontinue injektos movforton por la monda moderniga procezo, precipe por disvolviĝo kaj prospero de “tergloba sudo”.

Xi akcentis, ke Ĉinio kaj Afriko ĉiam estas la komunumo de komuna estonteco. Fronte al la monda situacio kun tumulto, Ĉinio kaj Afriko devas fortigi solidaran kunlaboron pli forte kiel iam ajn antaŭe. Nova Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro okazos baldaŭ, gvidantoj de ambaŭ flankoj refoje kuniĝos por diskuti pri kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko kaj malfermos pli grandiozan perspektivon de la ĉina-afrikaj rilatoj. Li atendas, ke la afrikaj erudiciuloj, surbaze de “ĉina-afrika komuna kono de Dar Es Salaam”, fortigos esploron kaj ekspluaton pri landaj disvolvaj vojoj de “tergloba sudo” kaj kunlaboroj ĉina-afrika kaj sud-suda kaj daŭre liveros gravan intelektan subtenon al konstruado de plialtnivela komunumo kun komuna estonteco por Ĉinio kaj Afriko kaj protekto de komunaj interesoj de “tergloba sudo”.

Lastatempe 63 erudiciuloj el 50 afrikaj landoj kune sendis leteron al prezidanto Xi, varme gratulis sukcesan okazigon de la 3a plena sesio de la 20a Centra Komitato de la KPĈ, alte taksis historiajn atingojn de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj atendis, ke la nova pintkunveno komponos novan ĉapitron por konstruado de la komunumo kun komuna estonteco por Ĉinio kaj Afriko. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree