Ĉinio unuafoje publikigis "fizikan ekzamenan" raporton pri la koralaj rifoj de Xiaobin Jiao
Mirinda Publikigita: 2024-08-30 14:43:21

Laŭ la jara laborplano, de majo ĝis julio ĉijare, koncernaj departementoj de la Ministerio de Naturaj Resursoj faris esploron kaj takson pri la koral-rifa ekosistemo de Xiaobin Jiao kaj unuafoje publikigis la "Enketa Raporto pri Koralrifa Ekosistemo en la Rifo Xianbin".

La Xiaobin Jiao estas parto de la Nansha-insularo de Ĉinio, longa je proksime 20,9 kilometroj de la oriento al la okcidento kaj larĝa je 11,6 kilometroj de la nordo al la sudo, kaj apartenas al la urbo Sansha de Hainan-provinco. La plejparto de la rifo situas subakve.

Filipinoj plendis, ke Ĉinio amasigis artefaritajn koralajn pecetojn en Xiaobin Jiao kaj pro tio kaŭzis multe da korala blankiĝo kaj morto en la regiono, kaj en tiu esplorado oni ankaŭ aldonis 34 patrolajn staciojn en la tuta rif-areo por inspekto.

La rezultoj de la esplorado montras, ke kompare kun 2012, la tuta kovro de koralaj rifoj en Xiaobin Jiao restas stabila en 2024. Nun la sanstato de la koralrifa ekosistemo de Xianbin estas relative pli bona ol tiu de ĉefaj koralrifaj regionoj en la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree