Laŭ informo el la gazetara konferenco de la Oficejo pri Informoj de Ŝtata Konsilantaro, en la unua duono de 2024 la sumo de importado kaj eksportado de servoj de Ĉinio atingis 3,6 duilionojn da juanoj, pliiĝante je 14% samperiode kaj kreis novan rekordon de la sama periodo. Inter ili la eksportado de servoj estis 1,5 duilionoj da juanoj, pliiĝante je 10,7% kaj la importado de servoj estis 2,1 duilionoj da juanoj, pliiĝante je 16,4%.