Amaskomunikila aktiveco “Afrika Partnereco” okazis en Pekino
CMG Publikigita: 2024-08-31 15:57:45

La 31an de aŭgusto, la amaskomunikila aktiveco “Afrika Partnereco” okazis en Pekino. Li Shulei, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj ministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ, videe ĉeestis la aranĝon kaj faris ĉefteman paroladon. Kaj ankaŭ la uganda prezidento Yoweri Kaguta Museveni, la centr-afrika prezidento Faustin-Archange Touadéra kaj la sejŝela sejĉela ? prezidento Wavel Ramkalawan videe partoprenis en la evento kaj esprimis per leteroj la deziron plifortigi amaskomunikilan interŝanĝon inter Ĉinio kaj Afriko kaj profundigi pragmatan kunlaboron.

La partoprenantoj diris, ke sub la gvidado de prezidanto Xi Jinping kaj afrikaj gvidantoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko eniris en novan periodon, dum kiu la Ĉina-Afrika Komunumo estas altnivele konstruata. La Pintkunveno de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo 2024 baldaŭ okazos en Pekino, kaj tio nepre malfermos novan staton de la duflankaj rilatoj kaj komponos novan ĉapitron de la sortkomunumo de Ĉinio kaj Afriko.

Tiun ĉi eventon organizis Ĉina Komunikila Grupo kun la celo profundigi amaskomunikilan interŝanĝon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko kaj akceli interkomunikadon kaj interlernadon de civilizoj en la cifereca epoko. Ĉeestis la aranĝon pli ol 200 personoj el Ĉinio kaj pli ol 20 afrikaj organizaĵoj, amaskomunikiloj kaj pensfabrikoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree