Amaskomunikila aktiveco “Afrika Partnereco”okazis en Pekino
Lucia Publikigita: 2024-08-31 22:20:36

La 31an de aŭgusto, la amaskomunikila aktiveco “Afrika Partnereco”okazis en Pekino. 

La aktiveco estis organizita de Ĉina Komunikila Grupo. Pli ol 200 reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj, amaskomunikiloj, pensfabrikoj kaj aliaj kampoj el Ĉinio kaj pli ol 20 afrikaj landoj ĉeestis la kunvenon.

Prezidantoj de Respubliko de Ugando, Centrafrika Respubliko, kaj Respubliko de Sejŝeloj sendis mesaĝojn per video, esprimante iliajn volojn plifortigi amaskomunikilajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Afriko kaj profundigi praktikajn kunlaborojn.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de Ĉina Komunikila Grupo, diris, ke la Tria Plena Sesio de la 20-a Centra Komitato de la KPĈ pentris grandiozan bildon de reformado kaj donis novajn ŝancojn por plifirmigi Ĉina-Afrikan ampleksan strategian kunlaboran partnerecon. Ĉina Komunikila Grupo aktive portas sur sin la respondecon de internacia ĉefa amaskomunikilaro, konstruas pontojn por kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Afriko, kaj ludas gravan kaj unikan rolon en priparolado de rakontoj de Ĉinio, ĉina-afrikaj kunlaboroj kaj de tiu de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Chen Xiaodong, vicministro pri eksterlandaj aferoj, diris, ke la temo de la baldaŭ okazonta Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlabora Pintkunveno de 2024 estas "Manenmane Antaŭenigi Modernigon kaj Konstrui Altnivelan Ĉina-Afrikan Komunumon kun Komuna Estonteco”. Prezidanto Xi Jinping faros gravan paroladon, klarigos novajn konceptojn kaj novajn proponojn por Ĉinio kaj Afriko por kune konstrui altnivelan komunumon kun komuna estonteco, kaj deklaros novajn agojn kaj rimedojn por praktika kunlaboro de Ĉinio kun Afriko. Raportistoj de amaskomunikiloj estas ne nur registristoj de la pintkunveno, sed ankaŭ gravaj partoprenantoj.

Politikaj gravuloj el multaj afrikaj landoj, inkluzive de Sud-Afriko, Kongo (Kinŝaso), Ebur-Bordo, Senegalo, Egiptio, Burundo, Kamerunio, ktp., sendis mesaĝojn per video, esprimante sian esperon, ke afrikaj kaj ĉinaj amaskomunikiloj plu profundigos kunlaboron en multaj kampoj kaj kune priparoli rakontojn de ĉina-afrika kunlaboro kaj disvolviĝo.

Estroj de koncernaj departementoj de Ĉina Komunikila Grupo kaj reprezentantoj de amaskomunikiloj de Burundo, Togolando, la Demokratia Respubliko de Kongo, Ĝibutio, Kamerunio, Kenjo, Ruando, Madagaskaro, Malavio, Maroko, Niĝerio, Senegalo, Tanzanio, Mezafriko kaj aliaj landoj ĉeestis la aktivecon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree