Xi sendis gratulmesaĝon al la ŝtatestro de Malajzio Anwar Ibrahim pri la 67-a datreveno de la sendependeco de Malajzio
Lucia Publikigita: 2024-08-31 18:30:46

La 31-an de aŭgusto, prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al la ŝtatestro de Malajzio Anwar Ibrahim por gratuli Malajzion pro ĝia 67-a datreveno de sendependeco.

Xi montris, ke ekde la sendependiĝo antaŭ 67 jaroj, Malajzio faris rimarkindajn atingojn en nacia konstruado, kun vigla ekonomia kaj socia disvolviĝo, kaj daŭra plibonigo de la vivnivelo de la popolo. Ĉinio kaj Malajzio estas bonaj najbaroj, bonaj amikoj kaj bonaj partneroj, kiuj traktas unu la alian kun sincereco kaj atingas reciprokan profiton kaj gajnajn rezultojn. La duflankaj rilatoj ĉiam estas en la fronto de regionaj landoj, la konstruado de komunumo kun komuna estonteco inter Ĉinio kaj Malajzio daŭre profundiĝas kaj solidiĝas. Li volas kunlabori kun Ibrahim por preni la 50-an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Malajzio kiel ŝancon por antaŭenigi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Malajzio kaj antaŭenigi la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco inter Ĉinio kaj Malajzio por pliriĉigi la signifon de ĉina-malajzia ampleksa strategia partnereco, pli bone profitigi la du popolojn, kaj fari pli grandajn kontribuojn al regionaj paco, stabileco kaj prospero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree