Fervojoj traktis 872 milionojn da pasaĝeraj vojaĝoj dum somera pintperiodo en Ĉinio
Yu Publikigita: 2024-09-01 15:20:47

Laŭ donitaĵoj publikigitaj sabate, ĉinaj fervojoj traktis 872 milionojn da pasaĝeraj vojaĝoj ĝis vendredo dum la somera pintperiodo de tiu ĉi jaro, pli multe je 6,2% kompare kun la lasta jaro.

La averaĝa ĉiutaga nombro de fervojaj pasaĝervojaĝoj atingis 14,29 milionojn inter la 1a de julio kaj la 30a de aŭgusto, laŭ raporto de Ĉina Ŝtata Fervoja Grupo, la fervoja funkciiganto de la lando.

La Ĉina Ŝtata Fervoja Grupo diris, ke forta postulado pri studentaj vojaĝoj, turismo kaj familiaj vizitoj kontribuis al konservo de alta nivelo de fervoja pasaĝerfluo.

Ĉi-jare, la pintperiodo de somera vojaĝo daŭris de la 1a de julio ĝis la 31a de aŭgusto.

Laŭ apartaj donitaĵoj de la Ministerio pri Transporto, en Ĉinio dum la unuaj sep monatoj de la jaro estis faritaj entute 37,99 miliardoj da interregionaj vojaĝoj, kio signifas 6,6-procentan kreskon kompare kun la lasta jaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree