BMW akcelas evoluigon de aŭtonoma veturteknologio en Ĉinio
Yu Publikigita: 2024-09-01 19:26:15

Germana aŭtomobila fabrikanto BMW-grupo akcelos evoluigon de sia aŭtonoma veturteknologio, kaj ĝiaj novaj instalaĵoj estos lanĉitaj poste ĉi-jare en ĝia esplora kaj evoluiga centro en Shenyang, ĉefurbo de la ĉina nordorienta provinco Liaoning.

La kompanio diris, ke la esplora kaj evoluiga centro en Shenyang planas malfermi datumtraktan centron de aŭtonoma veturado kaj provejon de aŭtonoma veturado en septembro kaj decembro respektive.

La datumtrakta centro helpos prilabori testajn datumojn de aŭtonoma veturado, dum la provejo de aŭtonoma veturado ĉefe kontrolos funkciojn de aŭtonoma veturado por novaj lokaj modeloj.

La kompanio diris, ke la ĉina esplora kaj evoluiga teamo grandigos la eblecojn kaj limojn de aŭtonoma veturteknologio kaj antaŭenigos la realigon de pli altaj niveloj de aŭtonoma veturteknologio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree