Xi faras duflankajn aktivadojn kun gvidantoj partoprenontaj en pintkunveno de FPĈAK en Pekino
Ĝoja Publikigita: 2024-09-02 14:53:23

Lunde ĉina prezidanto Xi Jinping komencis duflankajn renkontiĝojn kun alilandaj gvidantoj, kiuj partoprenos en pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro (FPĈAK) inter la 4-a kaj la 6-a de septembro en Pekino.

Dum la pintkunveno de FPĈAK, Xi ĉeestos al malfermo kaj faros gravan paroladon la 5-an de septembro, ankaŭ okazigos bonvenigan bankedon por gvidantoj kaj reprezentantoj ĉeestontaj al la pintkunveno.

Sekve de la pekina pintkunveno 2006, johannesburga pintkunveno 2015 kaj pekina pintkunveno 2018, la baldaŭa pintkunveno estos refoja aktivado por amasigi membrojn de la amika familio de Ĉinio kaj Afriko, ankaŭ la plej granda diplomatia aktivado gastigata de Ĉinio en la lastaj jaroj kun plej multaj ĉeestantaj fremdlandaj gvidantoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree