Xi renkontiĝis kun eritrea prezidento
Yu Publikigita: 2024-09-02 19:55:05

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis kun eritrea prezidento Isaias Afwerki, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro 2024.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Eritreo kunhavas similajn opiniojn pri multaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kaj ke Ĉinio volas konservi kunordigon kaj kunlaboron kun Eritreo por pli bone protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de evoluantaj landoj, kaj kune klopodi por pli justa kaj racia internacia ordo.

Isaias diris, ke afrika-ĉina kunlaboro ludas gravan gvidan rolon en internacia kunlaboro kun Afriko, kaj la eritrea flanko deziras, ke la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina Afrika Kunlaboro sukcesu kaj helpu al afrikaj landoj venki defiojn kaj malfacilojn, akiri pliajn disvolvajn ŝancojn, atingi sekurecon, stabilecon kaj daŭripovan disvolviĝon, kaj profitigi ĉiujn afrikajn popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree