Xi renkontiĝis kun gvinea prezidento
Yu Publikigita: 2024-09-02 20:57:02

Lunde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun gvinea prezidento Mamady Doumbouya, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro 2024.

Xi diris, ke plifortigo de solidareco kaj kunlaboro kun evoluantaj landoj kiel la afrikaj estas la bazŝtono de la diplomatio de Ĉinio. La Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro estas ne nur efika mekanismo por antaŭenigi pragmatan kunlaboron inter Ĉinio kaj Afriko, sed ankaŭ flago de suda-suda kunlaboro. Li diris, ke Ĉinio volas strikte kunlabori kun Gvineo por plene sukcesigi la pintkunvenon, kunigi fortojn de la Tutmonda Sudo kaj antaŭenigi konstruadon de la homa komunumo kun komuna estonteco.

Dunbuya dankis Ĉinion pro ĝia valora subteno al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Gvineo kaj diris, ke investo kaj kunlaboro de ĉinaj firmaoj en Gvineo antaŭenigis la ekonomian disvolviĝon kaj plibonigis popolan vivon en Gvineo, kio estas ekzemplo de reciproka profito kaj komuna gajno. Li aldonis, ke Gvineo kredas, ke la pintkunveno sukcesos, puŝante kunlaboron en infrastrukturo, energio kaj mina industrio, transporto, turismo kaj aliaj kampoj atingi pli da rezultoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree