Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Demokratia Respubliko Kongo
Ĝoja Publikigita: 2024-09-02 14:56:34

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis kun prezidento de Demokratia Respubliko Kongo Felix-Antoine Tshisekedi Tshilombo, kiu estas en Pekino por la pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro 2024.

Montrinte, ke Ĉinio kaj la Demokratia Respubliko Kongo levis la dulandajn rilatojn ĝis ampleksa strategia kunlabora partnereco en majo de 2023, Xi diris, ke la du flankoj progresigis praktikan kunlaboron sur diversaj kampoj depost la eskalado de la dulandaj rilatoj kaj fariĝis la modelo pri komuna akcelado de modernigo de evoluantaj landoj. Ĉinio volas solidigi politikan reciprokan konfidon kaj serĉi komunan disvolvon kun la Demokratia Respubliko Kongo, profundigi duflankan kunlaboron en agrikulturo, minerala prilaboro kaj profesia trejnado kaj daŭrigi helpon al la Demokratia Respubliko Kongo turni advantaĝojn de resursoj en disvolvajn movfortojn.

Xi substrekis, ke en la baldaŭa pintkunveno de la FPĈAK, Ĉinio kaj Afriko anoncos novan pozicion de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko kaj seriojn da ĉefaj metodoj por komune antaŭenigi modernigon kaj kune  fari novan planon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree