Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Sejŝeloj
Yu Publikigita: 2024-09-02 20:24:28

Lunde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Sejŝeloj, Wavel Ramkalawan, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro 2024.

Xi akcentis, ke ĉina-afrika kunlaboro persistas en reciproka profito kaj kungajnaj rezultoj, konservas la ritmon de la epoko, kaj ĉiam estas ĉe la avangardo de internacia kunlaboro kun Afriko. Li diris, ke depost sia fondiĝo antaŭ 24 jaroj, la Forumo pri Ĉina Afrika Kunlaboro puŝis la ĉina-afrikan kunlaboron akiri rimarkindajn atingojn. Ĉinio volas labori kun Sejŝeloj kaj aliaj partioj por sukcesigi ĉi tiun pintkunvenon kaj alporti pli da oraj fruktoj al ĉina-afrika kunlaboro.

Ramkalawan diris, ke Sejŝeloj volas kun Ĉinio profundigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj kaj striktigi internacian kunordigon. Li diris, ke li atendas la malfermon de rektaj flugoj inter Chengdu kaj Sejŝeloj por plue akceli amikecon inter la du landoj, kaj bonvenigas la hospitalŝipon Paca Arkeo de la ĉina mararmeo denove viziti Sejŝelojn. Li aldonis, ke li deziras plenan sukceson al la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree