Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de Komoroj
Ĝoja Publikigita: 2024-09-02 14:59:05

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde renkontiĝis kun prezidento de Komoroj Azali Assoumani, kiu estas en Pekino por la pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro 2024.

La du gvidantoj komune anoncis levon de la dulandaj rilatoj ĝis strategia partnereco.

Xi montris, ke la du landoj subtenas unu la alian politike, gajnis abundajn rezultojn de praktika kunlaboro sur diversaj kampoj kaj starigis modelon por ke landoj kun granda kaj malgranda teritoria aero traktu egale unu la alian, unuiĝu kaj kunlaboru. Kvankam Ĉinio kaj Komoroj estas alproksimaj geografike, tamen la volo de la du popoloj pri bona vivo estas komuna. Ĉinio volas disvolvi kunlaboron kun Komoroj en redukto de malriĉeco, subteni la popolon de Komoroj turni siajn geografian avantaĝon kaj marajn resursojn en disvolvajn movfortojn kaj kontinue daŭrigi "amikecon tra montoj kaj maroj" de konstruado de komunumo de Ĉinio kaj Komoroj kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree