Xi interparolis kun sud-afrika prezidento
Yu Publikigita: 2024-09-02 16:44:53

Lunde posttagmeze en Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping interparolis kun sud-afrika prezidento Cyril Ramaphosa, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro 2024 kaj ŝtata vizito.

Xi diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Sud-Afriko fontas de la sincera komunikado pri la klopodo por nacia liberigo, la reciproka subteno en antaŭenigo de nacia disvolvado kaj konstruado, kaj unueco kaj kunlaboro en serĉado de internacia egaleco kaj justeco, kaj ke Sud-Afriko estas la afrika lando, kiun li vizitis por plej multaj fojoj. Li aldonis, ke Ramaphosa estas la unua afrika ŝtatestro, kiun li akceptas antaŭ la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina Afrika Kunlaboro, kio reflektas la altan nivelon de ĉina-sudafrikaj rilatoj kaj ilian amikecon.

Xi diris, ke ĉi tiu jaro markas la 75an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj la 30an datrevenon de la fondiĝo de nova Sud-Afriko. Malgraŭ la ŝanĝiĝema internacia situacio, ne ŝanĝiĝis la misio de Ĉinio kaj Sud-Afriko por modernigo, ilia aspiro al antaŭenigo de kunlaboro kaj ilia deziro pri plibonigo de tutmonda regado, kaj ke en la nova epoko kaj nova vojaĝo, plifortigo de solidareco kaj kunlaboro inter Ĉinio kaj Sud-Afriko kongruas kun la komunaj atendoj de la du popoloj kaj konformas al la historia procezo de la disvolviĝo kaj plifortiĝo de la "Tutmonda Sudo", kio havas gravan signifon por la epoko kaj influon al la mondo. Xi proponis altigi ĉina-sudafrikajn rilatojn al ampleksa strategia partnereco por la nova epoko.

Tiutage, Xi Jinping kaj Cyril Ramaphosa ankaŭ ĉeestis subskriban ceremonion de kunlaboraj dokumentoj.

Antaŭ la intervidiĝo, ĉina prezidanto Xi aranĝis bonvenigan ceremonion por prezidento de Sud-Afriko Cyril Ramaphosa.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree