Xi interparolis kun zimbabva prezidento
Ĝoja Publikigita: 2024-09-03 16:35:48

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde interparolis kun zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro 2024 kaj ŝtata vizito.

Xi montris, ke tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Zimbabvo estas profunda, kaj solidigo kaj profundigo de la dulanda fera amikeco konformas al komunaj atendoj de la du popoloj.

Li proponis starigi "kvinstelan feran" kunlaboran kadron subtenataj de kvin ŝlosilaj kampoj: politikoj, ekonomio, komerco, sekureco, kulturo kaj internacia kunlaboro.

Xi urĝis komunajn klopodoj por konstrui altnivelan ĉina-zimbabvan komunumon kun komuna estonteco.

Post la interparolo, la dulandaj gvidantoj kune atestis subskribon de multaj dokumentoj de duflanka kunlaboro.

La du flankoj publikigis komunan deklaron inter Ĉinio kaj Zimbabvo pri profundigo kaj levo de ĉiuflanka strategia kunlabora partnereco kaj konstruado de altnivela ĉina-zimbabva komunumo kun komuna estonteco.

Antaŭ la interparolo, Xi aranĝis bonvenigan ceremonion por prezidento Emmerson Mnangagwa en la Granda Popola Halo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree