Xi interparolis kun niĝeria prezidento
Ĝoja Publikigita: 2024-09-03 19:02:12

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde interparolis kun niĝeria prezidento Bola Tinubu, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro 2024 kaj ŝtata vizito.

La dulandaj gvidantoj komune anoncis levon de la duflankaj rilatoj ĝis ĉiuflanka strategia partnereco.

Xi montris, ke en la pasintaj jaroj la du landoj kune plenumis amason da demonstraj kaj strategiaj kunlaboraj projektoj kadre de la Forumo de Ĉina-Afrika Kunlaboro. Ĉinio plue ĉiuflanke profundigas reformon kaj antaŭenigas ĉinstilan modernigon, kio alportos pli da oportunoj al disvolvo de la ĉina-niĝeriaj rilatoj. La du flankoj devas manenmane realigi siajn proprajn modernigojn kaj akceli novan pli grandan disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Niĝerio per altkvalita kunlaboro.

Post la interparolo, la dulandaj gvidantoj kune atestis subskribon de multaj dokumentoj de duflanka kunlaboro.

La du flankoj publikigis komunan deklaron inter Ĉinio kaj Niĝerio pri starigo de ĉiuflanka strategia partnereco kaj konstruado de altnivela ĉina-niĝeria komunumo kun komuna estonteco.

Antaŭ la interparolo, Xi aranĝis bonvenigan ceremonion por prezidento Bola Tinubu en la Granda Popola Halo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree