Ĉinio festas 79an datrevenon de venko kontraŭ japana agreso kaj faŝismo
Yu Publikigita: 2024-09-03 20:39:24

Ĉinio festas 79an datrevenon de venko kontraŭ japana agreso kaj faŝismo.

Marde en Pekino okazis simpozio por memorfesti la 79an datrevenon de la venko en la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj la tutmonda milito kontraŭ faŝismo.

Shi Taifeng, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj estro de la Departemento pri Laboro de la Unuiĝinta Fronto de la Centra Komitato de la KPĈ, ĉeestis la okazaĵon.

La granda triumfo en la milito de rezisto kontraŭ japana agreso protektis la nacian suverenecon kaj teritorian integrecon de la lando, markis la plenan venkon en la tutmonda milito kontraŭ faŝismo, restarigis Ĉinion kiel gravan landon en la mondo kaj gajnigi al la ĉina popolo la respekton de ĉiuj pacamaj popoloj tra la mondo.

Estroj de la Departemento pri Laboro de la Unuiĝinta Fronto de la Centra Komitato de la KPĈ, la Instituto de Partia Historio kaj Literaturo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la Departemento de Politika Laboro de la Centra Milita Komisiono, veteranaj soldatoj kaj junaj studentoj parolis en la simpozio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree