Kio estas malantaŭ subteno de okcidentaj landoj al Filipinoj?
Yu Publikigita: 2024-09-03 16:56:27

Dimanĉe en deklaro, Servo por Ekstera Agado de la Eŭropa Unio (EU) akuzis la ĉinan marbordan gvardion pri danĝeraj agoj kontraŭ filipinaj ŝipoj en la Suda Ĉina Maro. Antaŭ tio, ankaŭ la Ŝtata Departemento de Usono publikigis deklaron akuzante la ĉinan marbordan gvardion pri "intenca" kolizio kontraŭ filipinaj ŝipoj. Tamen ĉiuj politikaj manipuladoj kaj prezentadoj estis tute malkaŝitaj antaŭ la faktoj. La respondeco pri la kolizio inter la ŝipoj de la du flankoj kuŝas tute sur la filipina flanko, kiu kaŭzis malkvieton en la Suda Ĉina Maro kaj eskaladis la situacion. Usono estas la ĉefa komplotanto malantaŭ la tumulto en la Suda Ĉina Maro.

Por Usono, Filipinoj estas ĉe la decida punkto en la tiel nomata "Unua Insula Ĉeno" kaj havas marajn disputojn kun Ĉinio. Tiusence, Filipinoj estas la unua peono por Usono en la efektivigo de ĝia Hind-Pacifika Strategio en la Suda Ĉina Maro. La usona ago celas puŝi Filipinojn al la fronto kaj pliigi la kostojn de Ĉinio en konservado de la maraj rajtoj por reteni kaj subpremi Ĉinion. La enmiksiĝo de EU en azi-pacifikajn aferojn servas por subteni la tutmondan strategion de Usono kaj pligrandigi sian propran influon. La agoj de EU malobservas la komunan deziron de landoj en la regiono pri paco kaj stabileco en la Suda Ĉina Maro kaj damaĝas siajn proprajn interesojn kaj internacian reputacion.

Ekde aprilo 2024, filipinaj ŝipoj estis kontraŭleĝe en la akvoj ĉirkaŭ la rifo Xianbin kun la celo realigi permanentan ekziston tie. Ĉi tio eble ripetos la farson ĉirkaŭ la rifo Ren'ai. La kontraŭleĝa ĉeesto de filipinaj ŝipoj en la akvoj ĉirkaŭ la rifo Xianbin jam kaŭzis gravan damaĝon al la ekologia medio tie. Laŭ la Kondutkodo de Partioj en la Suda Ĉina Maro, neniu partio povas fari agojn, kiuj malfaciligas la disputojn kaj endanĝerigas pacon kaj stabilecon. La lastatempa konduto de Filipinoj rilate la rifon Xianbin klare malobservas la kondutkodon kaj la komunajn atendojn de la landoj de la regiono. La ununura ĝusta elekto por Filipinoj estas tuj retiri la kontraŭleĝe restantajn ŝipojn kaj sin deteni de malobservoj kaj provokoj. Alie, Filipinoj alfrontos pli gravajn sekvojn.

Usono antaŭe konfirmis, ke ĝi ne volas batali kontraŭ Ĉinio per plifortigo de la alianca sistemo. Usono ne volas konflikti kun Ĉinio. Nun ĉi tiu supera potenco rompis sian promeson. Kie estas ĝia internacia prestiĝo? Ankaŭ EU ne devas enmiksiĝi en la demandon de la Suda Ĉina Maro. Tio damaĝos iliajn proprajn interesojn kaj ilian internacian reputacion. Ĉinio havas neŝanceleblan decidon protekti sian teritorian suverenecon kaj marajn rajtojn kaj interesojn, kaj antaŭenigi pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro kune kun regionaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree