"Per ĉi tiu ponto, mi povas vojaĝi de Prado al Cocody en nur 5 minutoj," diris lastatempe kotdivuara ŝoforo Sulama Dramaney al amaskomunikiloj. Antaŭ nelonge, Cocody-ponto en Kotdivuaro, konstruita de ĉina kompanio, festis sian unuan datrevenon de la finkonstruiĝo kaj malfermo al trafiko. Ĝi estas la plej granda kabloponto en Okcident-Afriko, kiu ne nur evidente mallongigas la vojaĝdaŭron de lokanoj, sed ankaŭ alportas grandan nombron da laborŝancoj, efike antaŭenigante la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Kotdivuaro.
Interreta opinisondo lastatempe farita de CGTN (China Global Television Network) montris, ke 86,3% de la enketitoj el afrikaj landoj alte rekonas la sindevontigon de Ĉinio al vera, amika kaj sincera kunlaboro kun Afriko, kaj atendas konstrui pli striktan ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko.
La Pintkunveno de Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro 2024, kiu baldaŭ malfermiĝos en Pekino, donas novan ŝancon al ambaŭ flankoj kunlabore antaŭenigi modernigon kaj konstrui altnivelan ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco. Ses jarojn poste, gvidantoj el Ĉinio kaj Afriko denove kunvenos en Pekino por diskuti pri kunlaboro, desegni novan planon pri disvolvado de ĉina-afrikaj rilatoj kaj kolekti fortan impulson por paca disvolviĝo de la "Tutmonda Sudo". La Afrika Novaĵreto komentis, ke la pintkunveno estas atendata malfermi novan epokon de daŭrigebla kaj reciprokprofita kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko.
Kiel modelo de suda-suda kunlaboro kaj flago por internacia kunlaboro kun Afriko, la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro fariĝis granda familio kun 55 membroj post 24-jara disvolviĝo. Kial ĉina-afrika kunlaboro estas pli kaj pli strikta? Tio estas ne nur pro la reciproka fido inter la du flankoj en strebado al nacia liberigo, sed ankaŭ pro tio, ke ambaŭ flankoj havas la postulon pri modernigo kaj la respondeco pri protekto de la komunaj interesoj de evoluantaj landoj kaj serĉado de internacia egaleco kaj justeco.
Nun Ĉinio ĉiuflanke antaŭenigas sian modernigon, kaj Afriko rapidigas sian paŝon al la vizio priskribita en la Tagordo 2063 de la Afrika Unio por atingi disvolviĝon kaj revigliĝon. Laŭ la Disvolva Raporto pri Ĉina-Afrika Komuna Konstruado de la Zono kaj Vojo lastatempe publikigita de Ĉinio, en la pasinta jardeko, ĉinaj entreprenoj subskribis konstruajn kontraktojn de pli ol 700 miliardoj da dolaroj en Afriko, kaj rilataj konstruprojektoj profitigas pli ol 900 milionojn da afrikanoj, forte antaŭenigante lokan ekonomian kaj socian disvolviĝon.
Ĉinio kaj Afriko, la plej granda evoluanta lando kaj la kontinento kun plej multaj evoluantaj landoj, estas ambaŭ membroj de la "Tutmonda Sudo" kaj gravaj fortoj por plibonigo de tutmonda regado. Ambaŭ flankoj kunhavas similajn opiniojn pri multaj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, praktikas veran multflankismon, oponas malutilan tradicion de koloniismo kaj diversajn hegemoniajn kondutojn, kaj alvokas plifortigi la voĉon de evoluantaj landoj. Fronte al la malkvieta kaj ŝanĝiĝema mondo, Ĉinio kaj Afriko kunlaboros por pli bone protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de evoluantaj landoj kaj fari la internacian ordon pli justa kaj racia.