Xi renkontiĝis kun maŭritania prezidento
Yu Publikigita: 2024-09-03 20:16:32

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde renkontiĝis kun maŭritania prezidento Mohamed Ould Cheikh Ghazouani, kiu estas en Pekino por la Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro en 2024. La du ŝtatestroj deklaris altigon de rilatoj inter la du landoj al strategia partnereco.

Xi aprezis pozitivan kontribuon de Ghazouani al la preparado de la Pekina Pintkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kiel la deĵoranta prezidanto de la Afrika Unio, kaj diris, ke Ĉinio volas strikte labori kun Maŭritanio por uzi pintkunvenon kiel ŝancon kunigi fortojn de la ĉina kaj afrikaj popoloj, konstrui altnivelan ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco, plifortigi la voĉon kaj reprezentivecon de la landoj de la “Tutmonda Sudo” en tutmonda regado kaj kune protekti internacian senpartiecon kaj justecon.

Ghazouani diris, ke la amikeco inter Maŭritanio kaj Ĉinio estas forta kaj profunda, kaj Maŭritanio estas profunde fiera pri siaj amikaj rilatoj kun Ĉinio. Li dankis la ĉinan flankon pro ĝia valora subteno al la ekonomia kaj socia disvolviĝo de Maŭritanio, inkluzive de ĝia batalo kontraŭ KOVIM-19. Li aldonis, ke lia lando firme sekvas la principon pri unu Ĉinio kaj rezolute oponas ĉiujn vortojn kaj agojn, kiuj malobservas la principon pri unu Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree